Vortaro · substantivo
dispozicio
dispozicio/dis.po.ziˈtsi.o/
dispozicio estas esperanta vorto (substantivo): Emo de la organismo al ofta samspeca….
Signifo
- Emo de la organismo al ofta samspeca malsaniĝo aŭ malbonefika konduto; diatezo
- unu el dek trafitoj havas fortan genetikan dispozicion por la malsano
- vi freneziĝis, ĉar vi, verŝajne, havas dispozicion al tio
- Esprimo de volo, ekz. per testamento, direktivo ks
- li formulis en la testamento aliajn dispoziciojn
- pro la ŝparigaj dispozicioj estas limigita la agopovo de la polico
vidu ankaŭ: ordono, instrukcio, testamento, klaŭzo, direktivo
- Aranĝo de io plurparta en la spaco
- kvankam la ĥemia strukturo de normalaj kaj infektaj prionoj ne diferencas inter si, tamen ekzistas grandaj diferencoj en la spaca dispozicio de la molekuloj (en la terciara strukturo de proteinoj) .
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /dis.po.ziˈtsi.o/
- Silaboj
- dis·po·zi·CI·o
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Vortfarado
- dispoziciradikodispozicio
- ofinaĵosubstantivo
Formoj
| singularo | pluralo | |
|---|---|---|
| nominativo | dispozicio | dispozicioj |
| akuzativo (-n) | dispozicion | dispoziciojn |
Ekzemplaj frazoj
- Feliĉo estas bona dispozicio de vivo. #6211254
- Bill havas la dispozicion por eminenta sciencisto. #918944
- Mi ne estas en dispozicio por tio. #2372412
- Ĝoja dispozicio povas ŝanĝi neĝon en fajron. #4729153
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
En aliaj lingvoj
| Español | predisposición, disposición (jur.) |
|---|---|
| Português | disposição, predisposição, inclinação, tendência |
| Français | prédisposition, disposition (jur.) |
| Deutsch | Disposition, Anfälligkeit, Anlage (Med.), Veranlagung |
| Polski | predyspozycja, dyspozycja |
| Русский | предрасположенность, распоряжение (юр.) |
| Українська | диспозиція, розміщення, розташування, вказівка |
| Čeština | dispozice, náklonnost, předpoklad, příkaz |
| Slovenčina | náklonnosť, nálada, príkaz, smernica |
| 中文 | 性情 |
| 日本語 | 配置 |
| Català | predisposició, disposició |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.