Esperantopedia

Vortaro · verbo

eduki

eduki/eˈdu.ki/

Oficiala vorto (Fundamento)

eduki estas esperanta vorto (verbo): Direkti la elvolviĝon de fizikaj,….

Signifo

  1. Direkti la elvolviĝon de fizikaj, moralaj kaj intelektaj kapabloj de infano aŭ junulo
    • oni edukis lin kiel idealiston
    • el ĉiuj filoj, kiujn ŝi edukis, neniu tenis ŝin je la mano .

    vidu ankaŭ: disciplini, guverni, instrui, kulturi, varti, zorgi

  2. Instrui iun kadre de ĉiuspecaj lernejoj kc pri aferoj bezonataj por sukcese vivi en la socio, t.e. pri profesiaj kapabloj, scienco, socia konduto ktp
    • li ordonis eduki ilin dum tri jaroj, post kies finiĝo ili estis komencontaj la servadon antaŭ la reĝo
    • ili eduku la junulinojn ami siajn edzojn, ami siajn infanojn

    subnocioj: klerigi

  3. Dresi beston
    • eduki tigron, hundon, papagon.

    vidu ankaŭ: instrui, malsovaĝigi

  4. Flegi, kreskigi vegetaĵon
    • vi domaĝas la hederon, pri kiu vi ne laboris kaj kiun vi ne edukis .

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/eˈdu.ki/
Silaboj
e·DU·ki
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. edukradikoeduko
  2. ifinaĵoinfinitivo

Formoj

infinitivoeduki
prezencoedukas
preteritoedukis
futuroedukos
kondicionaloedukus
volitivoeduku
aktiva participo · daŭrantaedukanta
aktiva participo · finitaedukinta
aktiva participo · estontaedukonta

Ekzemplaj frazoj

  • Li ege klopodadis eduki siajn infanojn. #702254
  • Ŝi sola edukis la tri infanojn. #1009971
  • Liaj gepatroj edukis lin tre severe. #1366676
  • Liaj gepatroj edukis lin tre liberale. #1366680

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

eduk-

En aliaj lingvoj

Englishraise, edify, educate, train
Españoleducar
Portuguêseducar, domar, aclimar
Françaiséduquer, élever, dresser, faire pousser
Deutscherziehen, aufziehen, lehren, ausbilden
Polskiedukować, kształcić, uczyć, wychowywać
Русскийвоспитать, воспитывать, приручать, растить
Українськавиховувати
Nederlandsopvoeden, africhten, kweken
Češtinachovat, pěstovat, vychovávat, vychovat
Slovenčinavychovávať, vzdelávať
Magyarnevel, képez, idomít
中文抚养成人
日本語教育する
Bahasa Indonesiamengasuh, membesarkan (anak), membimbing, mendidik
Беларускаявыхоўваць, адукоўваць, прыручаць, дрэсіраваць

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.