Vortaro · substantivo
grupo
grupo/ˈɡru.po/
grupo estas esperanta vorto (substantivo): Aro da samspecaĵoj.
Signifo
- Aro da samspecaĵoj
- Kunestantoj, uloj, kiujn io komuna kunigas
- grupo de laboristoj
- grupo da personoj
sinonimoj: kunularo subnocioj: bando, brigado, ensemblo, grego, hordo, karavano, kolektivo, partio
- Objektoj kunestantaj aŭ servantaj por sama celo
- grupo da pentraĵoj, da dokumentoj, da argumentoj
- grupo de blankaj domoj
subnocioj: arĥipelago, kategorio, kolekto, menaĝerio, serio vidu ankaŭ: aranĝo, kombino
- Ofta sinsekvo de sonoj
- la grupoj „br“, „kv“.
- Specaro, genro, tribo
- bambuo estas grupo de lignecaj plurjaraj ĉiamverdaj plantoj el la herba familio de Poaceae .
- Tia grupoido `(bb E,†)`, ke ĝia operacio `†` estas asocieca, ke ekzistas neŭtra elemento en `bb E`, kaj ke por ĉiu elemento en `bb E` ekzistas ĝia neŭtriganto
- adicia grupo (komuteca grupo, kies operacio estas adicie signata)
- multiplika grupo (grupo, kies operacio estas multiplike signata)
subnocioj: grupo de n-modulaj restoklasoj, alterna grupo, fundamenta grupo, galeza grupo, simetria grupo, kvocienta grupo, subgrupo supernocio: algebra strukturo; vidu ankaŭ: ordo, abela, arĥimeda, cikla, komuteca, orda, simpla, topologia
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /ˈɡru.po/
- Silaboj
- GRU·po
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Vortfarado
- grupradikogrupo
- ofinaĵosubstantivo
Formoj
| singularo | pluralo | |
|---|---|---|
| nominativo | grupo | grupoj |
| akuzativo (-n) | grupon | grupojn |
Ekzemplaj frazoj
- Mi ŝatus aliĝi al via grupo. #432039
- Li klopodis unuigi la diversajn grupojn. #438120
- Al kiu grupo vi deziras aliĝi? #544428
- Nia grupo konsistis el kvin homoj. #545623
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
Parencaj vortoj
grup-
- -o
grupo
- -aĉ- malbonkvalita
- -ig- kaŭzi, igi
- -iĝ- fariĝi
- kunmetaĵoj
subgrupo laborgrupo muzikgrupo riskogrupo sangogrupo vortgrupo
En aliaj lingvoj
| English | group |
|---|---|
| Español | grupo, conjunto |
| Português | grupo |
| Français | groupe |
| Deutsch | Gruppe |
| Polski | grupa |
| Русский | группа |
| Українська | група |
| Nederlands | groep |
| Čeština | grupa, skupina |
| Slovenčina | družina, grupa, oddiel, skupina |
| Magyar | csoport, nem |
| 中文 | 品类 |
| 日本語 | グループ |
| Hrvatski | skupina |
| Slovenščina | skupina |
| Lietuvių | grupė |
| Latviešu | grupa |
| Eesti | rühm |
| Dansk | gruppe |
| Íslenska | hópur |
| Galego | grupo |
| Euskara | taldea |
| العربية | مجموعة |
| हिन्दी | समूह |
| বাংলা | গ্রুপ |
| اردو | گروپ |
| 한국어 | 그룹 |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.