Esperantopedia

Vortaro · substantivo

kovejo

kovejo/koˈve.jo/

Oficiala radiko kov- (Fundamento, 1905)

kovejo estas esperanta vorto (substantivo): Loko, kie birdo kovas ovojn.

Signifo

  1. Loko, kie birdo kovas ovojn
    • mi vidis, kiel [la rokoj] fariĝas kovejo de birdoj .

    vidu ankaŭ: nesto

  2. Loko kie estas flegataj kaj edukataj agantoj por iu afero
    • la lernejo […] tre sukcesis kiel modelo de moderna lernejo kaj ankaŭ kiel kovejo de novaj esperantistoj kaj fonto de kultura verkado
    • pri la reĝa korto de la franca urbo Lyon, kie oni sufokis ribelon de prakristanismaj valdanoj, li skribis (...): „jen kovejo por mortbatontoj […]“ .
  3. Naskejo, loko kie io estiĝas kaj de kie ĝi disvastiĝas, centro, plej aktiva punkto
    • sub unu arbusta kaŝejo estiĝas kovejo de konspiro
    • kovejo de epidemio

    vidu ankaŭ: fokuso

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/koˈve.jo/
Silaboj
ko·VE·jo

Vortfarado

  1. kovradikokovi
  2. ejsufiksoloko
  3. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativokovejokovejoj
akuzativo (-n)kovejonkovejojn

Ekzemplaj frazoj

  • Pasintjare ni havis kolibran kovejon en nia malantaŭĝardeno. #1825106

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

kov-

En aliaj lingvoj

Englishnest, nest box (se farita de homo), nesting place, breeding ground
Françaiscouvoir, nid, cœur, foyer
DeutschBrutplatz, Brutstätte, Herd (Brutstätte), Quelle
Italianofocolaio
Polskigniazdo, inkubator, matecznik, źródło
Русскийгнездо, питомник, очаг, рассадник
Češtinalíheň, ptačí hnízdo
Slovenčinaliaheň, vtáčie hniezdo
Magyarköltőhely, fészek
中文温床
日本語孵化場
Svenskarede
Беларускаягняздо, гадавальнік

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.