Vortaro · substantivo
funkcio
funkcio/funkˈtsi.o/
Oficiala radiko funkci- (1. Oficiala Aldono, 1909)
funkcio estas esperanta vorto (substantivo): Aparta fako, ofico organizita por….
Signifo
- Aparta fako, ofico organizita por plenumi difinitan servon; kampo de agado, en kiu oni plenumas difinitan servon
- la publikaj funkcioj
- la funkcio de administranto, redaktoro
- Aparta servo de organo, maŝino kc, konforma al ĝia destino
- la funkcio de la stomako estas digesti
- [Esperanto] bonege plenumadis jam en la praktiko ĉiujn funkciojn, kiujn oni povas postuli de lingvo internacia
- Ĝenerala regulo, difinanta por elemento de „fonta aro“ `bb A` elementon en „cela aro“ `bb B`; simb. `f: bb A -> bb B` (legu: fo ĵetas el `bb A` en `bb B`-on) , aŭ por individuaj elementoj `b=f(a)` (legu: bo egalas fo de a)
- en la funkcia skribaĵo `b=f(a)` la elementon `a` de la fonta aro oni nomas „argumento“ aŭ „variablo“, kaj la elementon `b` de la cela aro oni nomas „rezulto“ aŭ „valoro“ de la funkcio, aŭ „bildo“ de la argumento per la funkcio
- loknombro de funkcio
- Bildigo, precipe (sed ne nur) kiam la fonta kaj cela aroj konsistas el nombroj
- funkcio entjera, reela, kompleksa (kun entjeraj, reelaj, kompleksaj valoroj)
- kompleksa funkcio kun reelaj argumentoj (kies fonto-aro konsistas el la aro de reeloj)
vidu ankaŭ: maksimumo, maksimumiganto, minimumo, minimumiganto, ekstremumo, ekstremumiganto, nuliganto, transfleksiĝa
- En programo, struktura fragmento (subprogramo) difinanta algoritmon por komputi valoron ‐ unu el pluraj manieroj difini la „regulon“ por la matematika funkcio.
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /funkˈtsi.o/
- Silaboj
- funk·CI·o
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Vortfarado
- funkciradikofunkcio
- ofinaĵosubstantivo
Formoj
| singularo | pluralo | |
|---|---|---|
| nominativo | funkcio | funkcioj |
| akuzativo (-n) | funkcion | funkciojn |
Ekzemplaj frazoj
- La funkcio ne havas flankajn efikojn. #535727
- Sed via funkcio ne estas Lipschitz-kontinua! #605918
- La maŝino falis el la funkcio. #689306
- Li ne bone plenumas sian funkcion. #1531033
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
Parencaj vortoj
funkci-
- -o -i
funkcio funkcii
- -ad- daŭra ago
- -ig- kaŭzi, igi
- -ism- doktrino
- -ul- persono
- mal- malo, kontraŭo
- mis- erare, malĝuste
En aliaj lingvoj
| English | function |
|---|---|
| Español | departamento, función (acción asignada), función (matemática), función (algoritmo de programación) |
| Français | fonction |
| Deutsch | Funktion, Aufgabe, Amt, Zweck |
| Polski | funkcja, rola, zastosowanie |
| Русский | обязанности, должность, функции, функция |
| Українська | функція, призначення, у мн |
| Nederlands | functie |
| Čeština | běh, chod, funkce, působení |
| Slovenčina | chod, pôsobenie, činnosť |
| Magyar | funkció, tisztség, szerep, feladatkör |
| 中文 | 函数 |
| 日本語 | 職務 |
| Català | funció, càrrec, tasca, funció (matemàtiques) |
| Bahasa Indonesia | fungsi, kedudukan, jabatan, karya |
| Беларуская | абавязкі, пасада, функцыя, працэдура |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.