Esperantopedia

Vortaro · substantivo

kvalito

kvalito/kvaˈli.to/

Oficiala radiko kvalit- (1. Oficiala Aldono, 1909)

kvalito estas esperanta vorto (substantivo): Ĉiu el la diferencaj manieroj, kiel….

Signifo

  1. Ĉiu el la diferencaj manieroj, kiel objekto impresas niajn sentumojn kaj kiuj konsistigas ĝian ecaron, staton, eksteron, karakteron kc
    • odoro kaj koloro estas kvalitoj de la korpoj
    • la vortoj „tia, kia“ ĉiam montras la kvaliton

    sinonimoj: eco vidu ankaŭ: atributo

  2. Grado de boneco, perfekteco, delikateco de io
    • unuaranga kvalito
    • li havu ĉion de la plej bona kvalito

    vidu ankaŭ: valoro, virto

  3. Speciala povo; propra efiko de io
    • la kvalito de magneto estas, ke ĝi altiras la feron
    • [la] spegulo […] havis la kvaliton, ke ĉion bonan kaj belan, kiu en ĝi speguliĝis, ĝi etigis preskaŭ ĝis plena nenieco

    sinonimoj: propreco, kapablo

  4. Ĉiu el la moralaj aŭ intelektaj inklinoj, kiuj konsistigas la staton de ies animo
    • la mensogemo, la malkuraĝo, la perfidemo, jen estas liaj ĉefaj kvalitoj
    • la malhumilo instigas nin malestimi la bonajn kvalitojn kiuj mankas al ni

    parto de: karaktero, personeco

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/kvaˈli.to/
Silaboj
kva·LI·to
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. kvalitradikokvalito
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativokvalitokvalitoj
akuzativo (-n)kvalitonkvalitojn

Ekzemplaj frazoj

  • Mi preferas kvaliton pli ol kvanton. #597040
  • La kvalito de la rizo malaltiĝas. #810440
  • Tiu artiklo estas de alta kvalito. #940252
  • La kvalito de la traduko pliboniĝis. #1016186

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

kvalit-

En aliaj lingvoj

Englishquality
Españolcualidad, calidad, virtud, capacidad
Portuguêsqualidade
Françaisqualité, propriété
DeutschBeschaffenheit, Qualität, Kennzeichen, Eigenschaft
Polskicecha (rodzaj), jakość, przymiot
Русскийкачество, свойство
Українськаякість, властивість, ґатунок, сорт
Nederlandskwaliteit, eigenschap
Magyartulajdonság, jellemző, minőség, sajátosság
中文质量
日本語質
Românăcalitate
Българскикачество
Bahasa Indonesiakualitas
Беларускаяякасьць, уласьцівасьць

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.