Vortaro · verbo
postvivi
postvivi/postˈvi.vi/
Oficiala radiko viv- (Fundamento, 1905)
postvivi estas esperanta vorto (verbo): Plu vivi, ekzisti post iu okazo aŭ tempo.
Signifo
- Plu vivi, ekzisti post iu okazo aŭ tempo
- Jen ni ĝin festis, kaj la nepo — sola postvivanto de la familio, viro, kiu portas la gloran nomon de sia avo – ne ĉeestis la solenan kunvenon
- aliaj postvivintoj de tiu masakro estis transportitaj al Babelo, kie ili estis sklavoj
- Vivi ankoraŭ post ies morto: ).
- ŝi je dek jaroj postvivi sian edzon
- (figure) postvivi sin mem (ankoraŭ vivi perdinte siajn intelektajn fortojn, sian gloron aŭ aŭtoritaton; cetere, kp la rimarkon ĉe transvivi2
- Ekzisti ankoraŭ post ies morto, post la fino de io
- tiel kantis la brava Eunana, kaj lia kanto, plena de larmoj, postvivis la egiptan regnon
- La sunradio postvivos ja nin ĉiujn! .
- Transvivi
- la maljuna aveto disrompiĝis en pecojn, kaj ni estas kulpaj pri tio: tion mi ne povas postvivi .
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /postˈvi.vi/
- Silaboj
- post·VI·vi
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Vortfarado
Formoj
| infinitivo | postvivi |
|---|---|
| prezenco | postvivas |
| preterito | postvivis |
| futuro | postvivos |
| kondicionalo | postvivus |
| volitivo | postvivu |
| aktiva participo · daŭranta | postvivanta |
| aktiva participo · finita | postvivinta |
| aktiva participo · estonta | postvivonta |
Ekzemplaj frazoj
- Poeto povas postvivi ĉion, escepte preseraron. #464647
- Ne klaras kiom de ili postvivis. #520232
- Nur du homoj postvivis la tertremon. #656516
- Sen mono oni ne povas postvivi. #1467137
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
Parencaj vortoj
En aliaj lingvoj
| English | endure, survive (remain alive after an event) |
|---|---|
| Español | sobrevivir |
| Português | sobreviver |
| Français | survivre |
| Deutsch | überleben |
| Polski | przeżyć |
| Русский | пережить |
| Nederlands | overleven |
| Čeština | přežít |
| Slovenčina | prežiť |
| Magyar | túlél |
| 中文 | 幸存 |
| 日本語 | 生き残る |
| Ελληνικά | επιζώ |
| Català | sobreviure |
| Bahasa Indonesia | bertahan hidup, menyintas, sintas |
| Беларуская | перажыць |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.