Esperantopedia

Vortaro · verbo

stari

stari/ˈsta.ri/

Oficiala vorto (Fundamento)

stari estas esperanta vorto (verbo): Resti senmove kaj vertikale sur la piedoj.

Signifo

  1. Resti senmove kaj vertikale sur la piedoj
    • sur la bordo de la maro staris amaso da homoj
    • li staris tutan horon apud la fenestro
  2. Daŭre resti, vertikale altiĝante
    • antaŭ la domo staras arbo
    • la tablo staras malrekte kaj kredeble baldaŭ renversiĝos
  3. Fortike senŝanĝe resti
    • per justeco staras fortike la trono
    • nun nia afero staras forte

    vidu ankaŭ: teni

  4. Resti senmove, senire, senflue; stagni
    • fluanta akvo estas pli pura ol akvo staranta senmove
    • ŝi atingis la vojeton, […] sur kiu staris akvo kaj formiĝis kotkavo
  5. Resti senage, senprogrese
    • ili staras nun sur tiu sama punkto, sur kiu ili staris antaŭ dek kvar jaroj
    • ne mortos jam nia bravega anaro, ĝin jam ne timigas la vento nek staro .
  6. Daŭre resti, esti en daŭra stato, esti
    • sur la tablo staras diversaj sukeraĵoj
    • sur la kameno […] staras fera kaldrono

    vidu ankaŭ: kuŝi, ripozi, sidi, situi, troviĝi

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈsta.ri/
Silaboj
STA·ri
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. starradikostari
  2. ifinaĵoinfinitivo

Formoj

infinitivostari
prezencostaras
preteritostaris
futurostaros
kondicionalostarus
volitivostaru
aktiva participo · daŭrantastaranta
aktiva participo · finitastarinta
aktiva participo · estontastaronta

Ekzemplaj frazoj

  • Li staris ĝismaleole en la akvo. #449197
  • La knabino staris antaŭ la aŭditorio. #471657
  • La apoteko staras sur strato Fresno. #522179
  • Ni staris kaj rigardis belan pejzaĝon. #533689

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

star-

En aliaj lingvoj

Englishstand
Españolestar de pie
Portuguêsestar de pé
Françaisêtre debout
Deutschstehen
Polskistać, tkwić
Русскийстоять
Українськастояти
Nederlandsstaan
Češtinanalézat se, stát
Slovenčinanachádzať sa, stáť
Magyaráll
中文屹立
日本語スタンド
Hrvatskistajati
Slovenščinastojalo
Lietuviųstovėti
Latviešustāvēt
Eestiseisma
Svenskastå
Danskstå
Íslenskastanda
Galegoestar
العربيةالوقوف
हिन्दीखड़े
বাংলাদাঁড়ানো
اردوکھڑے
한국어서

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.