Esperantopedia

Vortaro · verbo

vibri

vibri/ˈvi.bri/

Oficiala radiko vibr- (1. Oficiala Aldono, 1909)

vibri estas esperanta vorto (verbo): Pri elasta korpo.

Signifo

  1. Pri elasta korpo: regule kaj rapide tremi, tiel ke oni povas apenaŭ vidi, sed senti ĝin kaj eventuale aŭdi samfrekvencan sonon
    • la metala bruo de sonorilo vibranta .

    vidu ankaŭ: alterni, svingiĝi, tinti, sonori

  2. Pri sono: svingiĝi regule inter du proksimaj frekvencoj tiel, ke estiĝas tremanta nefirma, ŝvebanta sono
    • tiuj vortoj, elparolitaj per voĉo vibranta, aliris rekte al la koro de la maljuna nobelulo
    • voĉo, en kiu vibris la energio de roma soldato

    vidu ankaŭ: interferi, moduliĝi, oscili

  3. Sento, emocio similanta fizikan vibradon, alterne rapide ŝveletanta kaj malŝveletanta
    • kontraŭ beleco tiel vibranta de pasio, kiel estas la ŝia, viro [ne] povas kontraŭbatali
    • en li vibras printempo, lia koro tamburas .

    vidu ankaŭ: ebria, eŭforio, flagri, fluktui, skuiĝi

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈvi.bri/
Silaboj
VI·bri
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. vibrradikovibro
  2. ifinaĵoinfinitivo

Formoj

infinitivovibri
prezencovibras
preteritovibris
futurovibros
kondicionalovibrus
volitivovibru
aktiva participo · daŭrantavibranta
aktiva participo · finitavibrinta
aktiva participo · estontavibronta

Ekzemplaj frazoj

  • Tomo sentis sian poŝtelefonon vibri. #5532286
  • Tomo sentis sian telefonon vibri. #5695570
  • Vibras vok’ en vaga vento. #6117839
  • Mia domo ĉiam vibras, kiam ŝarĝaŭto preterpasas. #6682630

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

vibr-

En aliaj lingvoj

Englishvibrate
Españolvibrar
Portuguêsvibrar
Françaisvibrer
Deutschvibrieren, zittern (Ton)
Polskiwibrować, drżeć, oscylować, rezonować
Русскийдрожать, колебаться, вибрировать
Українськавібрувати, коливатися, тремтіти
Nederlandstrillen
Češtinachvět se, kmitat, vibrovat, znít
Slovenčinachvieť sa, kmitať, vibrovať
Magyarrezeg, vibrál
中文颤动
日本語振動する
Catalàvibrar
Беларускаятрымцець, вібраваць, дрыжаць, калаціцца

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.