Esperantopedia

Vortaro · verbo

kapti

kapti/ˈkap.ti/

Oficiala vorto (Fundamento)

kapti estas esperanta vorto (verbo): Ĵeti subite la manon sur ion aŭ iun.

Signifo

  1. Ĵeti subite la manon sur ion aŭ iun; subite preni, ekpreni ion per rapida movo
    • ŝi prenis oran globon, ĵetis supren kaj kaptis
    • la viroj kaptis lian manon kaj […] elirigis lin
  2. Sukcesi atingi kaj firme teni iun, kiu provas forkuri
    • la polico kaptis bandon da ŝtelistoj
    • la aliaj friponoj kaptis lin, luktis kun li, fleksis lin

    vidu ankaŭ: aresti

  3. Sukcesi havigi al si ion nematerian
    • oni povas kapti grandan rangon, ĉar li estas frato-kamarado kun ĉiuj ministroj kaj […] tial li povas aranĝi tian antaŭenŝovon
    • [li] kaptis nur la tonon de la modo kaj la eksteran brilon de la interparolado

    vidu ankaŭ: preni, rabi

  4. Eniĝi en iun, infekti iun (p.p. malsanoj kaj sentoj)
    • el la kuirejoj […] venis al mi en la nazon la bone konataj odoroj, tiam kaptis min tiu sopiro
    • ŝin kaptis forta malvarmo

    sinonimoj: ekposedi, fascini vidu ankaŭ: okupi, invadi

  5. Neatendite trafi, surprizi
    • Enŝipigitan kaptos vin la ondoj // Per sia balancado
    • ili estis kaptitaj de kontraŭa fluo kaj elĵetitaj sur la sablobordon
  6. Delogi, logtrompi
    • nur tre malmultaj lasis sin kapti per lertaj vortoj
    • vi arogas al vi esperi, ke vi kaptos viron per flatoj ?

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈkap.ti/
Silaboj
KAP·ti
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. kaptradikokapti
  2. ifinaĵoinfinitivo

Formoj

infinitivokapti
prezencokaptas
preteritokaptis
futurokaptos
kondicionalokaptus
volitivokaptu
aktiva participo · daŭrantakaptanta
aktiva participo · finitakaptinta
aktiva participo · estontakaptonta

Ekzemplaj frazoj

  • Li kaptis pli malpli 20 papiliojn. #386444
  • Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte. #449142
  • Mia patro kaptis tri fiŝojn hieraŭ. #476158
  • Estas bezonata ŝtelisto por kapti ŝteliston. #528354

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

kapt-

En aliaj lingvoj

Englishgrab, catch (with hand), capture (with hand), catch (and hold on to)
Españolcapturar
Françaisattraper, appréhender, capter, capturer
Deutscheinfangen, fangen, auffangen, erhaschen
Polskiłapać, chwytać, łowić, dopadać
Русскийловить, поймать, хватать, схватить
Українськаулов
Nederlandsvangen
Češtinachytit, dopadnout, lapit, polapit
Slovenčinachmatnúť, chytiť, uchopiť, zachytiť
Magyarmegfog, elfog, elkap, megragad
Türkçeyakalamak
中文捕
日本語キャッチ
Românăcaptura, prinde
Hrvatskiulov
Slovenščinaulov
Lietuviųlaimikis
Latviešuloms
Eestisaak
Svenskafånga
Danskfangst
Íslenskaafli
Catalàprendre, agafar, capturar, atrapar
Galegocaptura
العربيةمزلاج
हिन्दीपकड़
বাংলাধরা

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.