Esperantopedia

Vortaro · substantivo

personigo

personigo/per.soˈni.ɡo/

Oficiala radiko person- (Fundamento, 1905)

personigo estas esperanta vorto (substantivo): Speco de tropo, stilfiguro prezentanta….

Signifo

  1. Speco de tropo, stilfiguro prezentanta abstraktan nocion aŭ senvivan fenomenon kiel vivan estaĵon, aŭ atribuanta al ili ecojn aŭ konduton de vivulo
    • kutime odorigas la frazon […] personigo de objektoj ([…] lampo palpebrumis sur la tablo, la motoro singultis ktp.)
    • la dioj estis […] personigoj, metaforoj de homaj kvalitoj, kaj pozitivaj kaj negativaj, pri kiuj la respekto, la adoro ŝuldata laŭas la gravecon de tiuj kvalitoj en la homa vivo: milito, fekundo, lojalo, sekuro, sano, gastamo kaj cetere

    sinonimoj: prozopopeo vidu ankaŭ: alegorio, enkorpigi

  2. Adaptado de io al la personaj apartaĵoj de individuo, persono
    • personigo de reklamaj trudleteroj
    • lia patro taksas tiujn, kiuj personigas siajn aŭtojn, ne siajn vivojn, arogantaj, vantaj

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/per.soˈni.ɡo/
Silaboj
per·so·NI·go
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. personradikopersono
  2. igsufiksokaŭzi, igi
  3. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativopersonigopersonigoj
akuzativo (-n)personigonpersonigojn

Ekzemplaj frazoj

  • Koperniko transformiĝis el persono en personigon. #1752385
  • Via frato estas la personigo de bonkoreco. #13608163
  • En la antikva epoko oni priskribis panaceon kiel personigon de universala kaj ĉiopova kuracilo. #4519515

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

person-

En aliaj lingvoj

Englishpersonification, personalization
Portuguêsprosopopéia
Françaisprosopopée, personnification
DeutschPersonifizierung, Verkörperung, Prosopopöie, Personalisierung
Polskiuosobienie, personifikacja, personalizacja
Русскийпрозопопея, олицетворение, персонификация, индивидуализация
Українськаперсоніфікація, уособлення, втілення
Nederlandsprosopopeia, personificatie
Češtinapersonifikace
Slovenčinapersonifikácia
Magyarmegszemélyesítés
中文拟人
日本語人格化
Românăîntruchiparea, personalizare
Catalàpersonificació, personalització
فارسیشخص‌نمایی، انسان‌نمایی، تشخیص (استعاره)
Bahasa Indonesiapersonifikasi, personalisasi
Беларускаяпэрсаніфікацыя, увасабленьне, індывідуалізацыя

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.