Esperantopedia

Vortaro · substantivo

persono

persono/perˈso.no/

Oficiala vorto (Fundamento)

persono estas esperanta vorto (substantivo): Homa individuo konsiderata kiel….

Signifo

  1. Homa individuo konsiderata kiel konscia, respondeca kaj havanta devojn kaj rajtojn
    • ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li
    • oni vivas ne kun mono sed kun persono
  2. Imagita rolanto de rakonto, romano, teatraĵo, filmo aŭ alia verko fikcia
    • personoj: Anton Antonoviĉ Skvoznik-Dmuĥanonskij, urbestro, Anna Andrejevna, lia edzino […]
    • mia unua heroo estis Brunĉjo Urso, ĉefpersono de ilustrita felietono por infanoj, kiu aperas ĉiuvespere en la gazeto

    sinonimoj: rolulo vidu ankaŭ: figuro

  3. Hipostazo
    • unu sola Dio en tri personoj
    • en Kristo kunekzistas du personoj distingitaj, unu homa alia dia
  4. Konjugacia aŭ pronoma formo servanta por distingi la personon, kiu parolas, tiun, al kiu oni parolas, kaj tiun, pri kiu oni parolas
    • „mi“ estas la pronomo de la unua persono
    • „ci“ signifas la duan personon de l’ ununombro .

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/perˈso.no/
Silaboj
per·SO·no
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. personradikopersono
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativopersonopersonoj
akuzativo (-n)persononpersonojn

Ekzemplaj frazoj

  • Mia familio konsistas el kvar personoj. #447143
  • Disdonu tiujn pomojn inter tri personoj. #463768
  • Estas multaj personoj en la parko. #483337
  • Preskaŭ mil personoj partoprenis tiun manifestacion. #490175

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

person-

En aliaj lingvoj

Englishperson, character
Españolpersona
Portuguêspessoa, hipóstase
Françaispersonne
DeutschPerson, Mensch, Individuum, Rolle
Polskiosoba, hipostaza
Русскийлицо(особа), особа, персона, персонаж
Українськалюдина
Nederlandspersoon
Češtinaosoba, osobnost, persona, postava
Slovenčinaosobnosť, zjav
Magyarszemély
Türkçekişi
中文庈
日本語人
Românăpersoana
Hrvatskiosoba
Slovenščinaoseba
Lietuviųasmuo
Latviešupersona
Eestiinimene
Danskperson
Íslenskamaður
Catalàpersona, personatge
Galegopersoa
Euskarapertsona
العربيةشخص
فارسیشخص

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.