Vortaro · verbo
subkompreni
subkompreni/sub.komˈpre.ni/
Oficiala radiko kompren- (Fundamento, 1905)
subkompreni estas esperanta vorto (verbo): Kompreni laŭ la kunteksto ion neesprimitan.
Signifo
- Kompreni laŭ la kunteksto ion neesprimitan
- elipso estas forigo de unu aŭ kelkaj vortoj facile subkompreneblaj
- legante […] „Ĉu ĉiu parolu la anglan?“ […] oni subkomprenu: uzkapablo de aliaj lingvoj neniom utilas
- Ne esprimi ion, kion jam la vortaranĝo aŭ la kunteksto ebligas kompreni
- en la frazo „vi havas vian ĉapelon, kaj mi la mian“, la vorto „havas“ estas subkomprenata en la dua propozicio
- la vortoj „iu, kiu, tiu, ĉiu, neniu“ povas esti uzataj aŭ kun substantivo, aŭ sen substantivo (en tiu ĉi lasta okazo oni subkomprenas ĉe ili la vorton „homo“) .
vidu ankaŭ: implici
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /sub.komˈpre.ni/
- Silaboj
- sub·kom·PRE·ni
Vortfarado
Formoj
| infinitivo | subkompreni |
|---|---|
| prezenco | subkomprenas |
| preterito | subkomprenis |
| futuro | subkomprenos |
| kondicionalo | subkomprenus |
| volitivo | subkomprenu |
| aktiva participo · daŭranta | subkomprenanta |
| aktiva participo · finita | subkompreninta |
| aktiva participo · estonta | subkomprenonta |
Ekzemplaj frazoj
- Ĉu vi komprenas, kion mi subkomprenas? #1393116
- La antaŭan tezon oni povas subkompreni. #3078545
- Mi ne volis subkompreni la malon. #10760950
- Kion vi subkomprenas dirante pri kultura relativismo? #906380
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
Parencaj vortoj
kompren-
- -o -i
- -ebl- povas esti …ata
komprenebla kompreneble nekomprenebla memkomprenebla memkompreneble
- -em- inklino
- -ig- kaŭzi, igi
- -iĝ- fariĝi
- -et- -il-
- mis- erare, malĝuste
- ek- mal-
- kunmetaĵoj
subkompreni duonkompreni nekompreno senkomprena komprenkapablo komprenpovo
En aliaj lingvoj
| English | infer, imply |
|---|---|
| Français | comprendre qc d'inexprimé, flairer, subodorer, sous-entendre |
| Deutsch | hinzudenken, darunter verstehen, im Geiste ergänzen, implizieren |
| Polski | domyślać się |
| Русский | подразумевать |
| Українська | мати на увазі, мати на думці, розуміти (під ким, чим) |
| Čeština | pochopit nevyřčené, postřehnout, vytušit |
| Slovenčina | vyrozumieť (nepovedané, nenapísané) |
| Magyar | beleért, hozzágondol |
| 日本語 | 言外の意味を察する |
| Беларуская | разумець, падразумяваць |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.