Vortaro · verbo
trakti
trakti/ˈtrak.ti/
trakti estas esperanta vorto (verbo): Diskuti pri la kondiĉoj de iu afero por….
Signifo
- Diskuti pri la kondiĉoj de iu afero por finveni al interkonsento; pritrakti, intertrakti
- oni ne traktas kun ŝtelistoj
- mi atendis, ĝis kvietiĝis la patra doloro, mi iom manĝis kaj trinkis kaj ni komencis trakti la aferon
- Agi, konduti iamaniere kontraŭ iu aŭ io
- trakti afable la gaston
- trakti iun severe, nedece, laŭmerite, perfide, kiel krimulon
- Metode esplori, klarigi, disvolvi kaj pridiskuti iun temon
- pri l' unua fako, la lingva, li detale traktis en la raporto
- verko, kiu traktas pri unu el la aktualaj sociaj demandoj
- Prilabori, submeti al efiko de rimedo aŭ procedo
- trakti malsanulon per antibiotiko
- nur 100-jare vivanta homo ne traktu aĵon, kiu kelkmiljare radioaktivas
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /ˈtrak.ti/
- Silaboj
- TRAK·ti
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Vortfarado
- traktradikotrakto
- ifinaĵoinfinitivo
Formoj
| infinitivo | trakti |
|---|---|
| prezenco | traktas |
| preterito | traktis |
| futuro | traktos |
| kondicionalo | traktus |
| volitivo | traktu |
| aktiva participo · daŭranta | traktanta |
| aktiva participo · finita | traktinta |
| aktiva participo · estonta | traktonta |
Ekzemplaj frazoj
- Malfacilas al mi trakti la aferon. #506506
- Li ĉiam traktas min kvazaŭ infanon. #520762
- Ni devus tuj trakti tiun aferon. #524499
- Li bone scias trakti la homojn. #550150
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
Parencaj vortoj
trakt-
- -o -i
trakti trakto
- -ad- daŭra ago
- mis- erare, malĝuste
- kunmetaĵoj
En aliaj lingvoj
| English | deal with, treat, address |
|---|---|
| Español | tratar |
| Português | tratar |
| Français | traiter |
| Deutsch | behandeln, verhandeln, umgehen mit, abhandeln |
| Polski | traktować, pertraktować, przetwarzać |
| Русский | вести переговоры, обходиться, обращаться (с кем-л.), трактовать |
| Українська | вести переговори, обходитися, поводитися, ставитися |
| Nederlands | onderhandelen, behandelen |
| Čeština | domlouvat se, domluvit se, jednat mezi stranami, vyjednávat mezi stranami |
| Slovenčina | jednať, pojednávať, rokovať |
| Magyar | tárgyal, kezel, bánik, szól |
| 中文 | 相待 |
| 日本語 | 取り扱う |
| Bahasa Indonesia | merundingkan, membicarakan, memperlakukan, membahas |
| Беларуская | весьці перамовы, ставіцца, абыходзіцца, трактаваць |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.