Esperantopedia

Vortaro · verbo

fali

fali/ˈfa.li/

Oficiala vorto (Fundamento)

fali estas esperanta vorto (verbo): Malleviĝi, iri de supre malsupren pro….

Signifo

  1. Malleviĝi, iri de supre malsupren pro la propra pezo
    • folio deŝiriĝis kaj falas teren
    • neĝo falas de la ĉielo
  2. (pri iuj objektoj) Etendiĝi malsupren; pendi ĝis iu malsupra nivelo
    • la (sceneja) kurteno falas (malleviĝis)
    • longa, falanta (pendanta malsupren) surbrusten barbo
  3. Perdinte la ekvilibron fali kaj trafi la teron
    • promenante sur la strato, mi falis
    • trafinte ŝtonon mi preskaŭ falis
  4. (pri malbonintenculo, okazaĵo, pezo) Neatendite ataki, trafi
    • granda timo falis sur ilin, kaj ili forkuris, por sin kaŝi
    • sur ilin falis teruro de la Eternulo

    vidu ankaŭ: ataki, bati, frapi, renkonti, ricevi, trafi

  5. Malkreski, foje ĝis malapero
    • dum la pasintaj jaroj la energiprezoj falis
    • lia aroganteco falis antaŭ la juĝisto
  6. Ricevinte sortobaton perei
    • la ministraro falis (devis eksiĝi)
    • meze de la 17a jarcento, la tuta Ĉinio falis por la dua fojo sub la agreso de barbaroj

    vidu ankaŭ: fiaski, malprosperi, malsukcesi

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈfa.li/
Silaboj
FA·li
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. falradikofalo
  2. ifinaĵoinfinitivo

Formoj

infinitivofali
prezencofalas
preteritofalis
futurofalos
kondicionalofalus
volitivofalu
aktiva participo · daŭrantafalanta
aktiva participo · finitafalinta
aktiva participo · estontafalonta

Ekzemplaj frazoj

  • Ĉio, kio flugas, iam falos surteren. #447289
  • La temperaturo falis je kelkaj gradoj. #478440
  • Li falis kaj tordis sian maleolon. #514280
  • Li falis kaj lia kruro ekdoloris. #519622

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

fal-

En aliaj lingvoj

Englishfall, drop
Españolcaer
Portuguêscair, tombar, desabar, ruir
Françaistomber, assaillir, chuter, dégringoler
Deutschfallen, stürzen
Polskipadać, spadać, opadać, upadać
Русскийпадать, упасть, пасть, свалиться
Українськападати
Nederlandsvallen, dalen
Češtinadopadat, dopadnout, klesat, padat
Slovenčinaklesať, padať, spadnúť
Magyaresik, leér, lelóg, legördül
Türkçedüşmek
中文下跌
日本語落ちる
Hrvatskipasti
Slovenščinapadec
Lietuviųpatenka
Latviešukritums
Eestilangeda
Danskfalde
Íslenskafalla
Catalàcaure
Galegocaer
Euskaraerori
العربيةسقط
हिन्दीगिरावट
বাংলাপড়া

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.