Esperantopedia

Vortaro · verbo

instali

instali/insˈta.li/

Oficiala radiko instal- (2. Oficiala Aldono, 1919)

instali estas esperanta vorto (verbo): Meti ion ien kaj fari ĉion necesan, por….

Signifo

  1. Meti ion ien kaj fari ĉion necesan, por ke ĝi bone funkciu
    • instali maŝinon, novan ilaron, elektron, banĉambron, kurson, fabrikon, hospitalon, bibliotekon
    • instali firmon eksterlande, fontanon sur placo

    vidu ankaŭ: aranĝi, disponigi, ekipi, establi, fondi, munti, organizi, starigi

  2. Meti iun en taŭgan lokon
    • li, antaŭĝuante laboron, frotis siajn manojn kaj haste sin instalis ĉe la tableto
    • la kapuĉulo estis sin instalinta sur tripieda tabureto

    vidu ankaŭ: meti, loki

  3. Enpostenigi, enoficigi
    • vi scias, ke la reĝo volas instali Omaron kiel administranton de la reĝaj bienoj
    • [Varankin] instalis lin por la rolo de ĉefa heroo en la vodevilo „Pavel Ivanov“

    vidu ankaŭ: establi, investi

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/insˈta.li/
Silaboj
ins·TA·li
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. instalradikoinstali
  2. ifinaĵoinfinitivo

Formoj

infinitivoinstali
prezencoinstalas
preteritoinstalis
futuroinstalos
kondicionaloinstalus
volitivoinstalu
aktiva participo · daŭrantainstalanta
aktiva participo · finitainstalinta
aktiva participo · estontainstalonta

Ekzemplaj frazoj

  • Mi instalu fajroŝirmilon en tiun servilon. #752658
  • Ni instalu la Kristnaskan arbon tie. #776315
  • Kiu instalis la novan duran diskon? #1837441
  • Krom tio eblas instali apartajn efektojn. #2278830

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

instal-

En aliaj lingvoj

Englishinstall
Españolinstalar
Portuguêsinstalar
Françaisinstaller, monter, agencer, aménager
Deutschinstallieren, aufstellen, anbringen, aufbauen
Polskiinstalować, montować, urządzać
Русскийустановить, поместить, разместить, назначить
Українськаулаштовувати, установляти, обладнувати, устатковувати
Nederlandsinstalleren
Češtinadosadit, instalovat, nastolit, osadit
Slovenčinadosadiť zaviesť, inštalovať, zariadiť
Magyarlétesít, telepít, beszerel, felállít
中文装, 安放
日本語据え付ける
Bahasa Indonesiamemasang, menginstal, mendirikan, membangun
ไทยติดตั้ง, แต่งตั้ง
Беларускаяусталёўваць, разьмяшчаць, ставіць, прызначаць (на пасаду)

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.