Esperantopedia

Vortaro · verbo

gardi

gardi/ˈɡar.di/

Oficiala vorto (Fundamento)

gardi estas esperanta vorto (verbo): Atenti kaj okaze de bezono agi kontraŭ….

Signifo

  1. Atenti kaj okaze de bezono agi kontraŭ danĝero.
  2. Atenti, zorgi por eviti al iu aŭ io minacantan danĝeron aŭ eblan malbonon
    • gardu min kiel la pupilon de la okulo
    • li lokis antaŭ la Edena ĝardeno la kerubon kaj flaman glavon por gardi la vojon

    vidu ankaŭ: protekti

  3. Atenti, zorgi, por eviti, ke iu farus malbonon aŭ kaŭzus danĝeron
    • gardi krimulon, malliberulon
    • kiu gardas sian langon, tiu gardas sian animon kontraŭ malfeliĉoj
  4. Ŝirmi, forteni, evitigi danĝeron aŭ malbonon
    • remparo gardas la urbon
    • tuko gardis la nukon kontraŭ la suno
  5. Teni sendifekta.
  6. Konservi por baldaŭa uzo; teni neŝanĝita por difinita destino
    • gardu kandelon por la nokto
    • gardi lokon por plua enskribo

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈɡar.di/
Silaboj
GAR·di
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. gardradikogardo
  2. ifinaĵoinfinitivo

Formoj

infinitivogardi
prezencogardas
preteritogardis
futurogardos
kondicionalogardus
volitivogardu
aktiva participo · daŭrantagardanta
aktiva participo · finitagardinta
aktiva participo · estontagardonta

Ekzemplaj frazoj

  • Kiu sin gardas, tiu sin savas. #442877
  • Gardu la monon en sekura loko. #519498
  • Ŝi gardas sian ĉambron ĉiam pura. #523489
  • Li petis min gardi la sekreton. #537102

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

En aliaj lingvoj

Englishguard, watch (guard)
Españolguardar
Portuguêsguardar
Françaisgarder
Polskistrzec, chronić, baczyć, pilnować
Русскийохранять, стеречь, караулить, хранить
Українськаберегти, оберігати, обороняти, боронити
Češtinahlídat, ochraňovat, opatrovat, střežit
Slovenčinastrážiť
Türkçegözetlemek, korumak
中文据守
日本語見張る
Bahasa Indonesiamenjaga, mengawal
Беларускаявартаваць, сьцерагчы, пільнаваць, ахоўваць

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.