Esperantopedia

Vortaro · adjektivo

varma

varma/ˈvar.ma/

Oficiala vorto (Fundamento)

varma estas esperanta vorto (adjektivo): Kaŭzante sur la haŭto agrablan senton….

Signifo

  1. Kaŭzante sur la haŭto agrablan senton kiel radiado de suno aŭ fajro, nek tro (ne varmega), tamen ja sufiĉe (ne malvarma)
    • varma forno, plado, supo, suno, vetero
    • oni plantis ilin (abiojn) meze de la varma ĉambro kaj ornamis ilin per plej belaj objektoj, per oritaj pomoj, mielkukoj, ludiloj kaj tre multe da kandeloj!
  2. Konservanta varman senton, ŝirmante kontraŭ ekstera vetero
    • varma lano, vesto, kovrilo, ĉambro
    • Tre kara best' estas zibelo ⫽ Pro sia bela varma felo .
  3. Ne malvarma; kie oni ne suferas pro malvarmeco
    • varma klimato
    • post la granda ekzercado ni flugos al la varmaj landoj, malproksimen de ĉi tie, trans montojn kaj arbarojn .
  4. Naskanta impreson de varmeco, varmiganta la animon; afabla, amika, karesa, milda
    • lia manpremo estis varma kaj kora
    • ni konservas varman rememoron pri tiu homo

    vidu ankaŭ: kora

  5. afabla, amika, karesa, milda

    vidu ankaŭ: kora

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈvar.ma/
Silaboj
VAR·ma
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. varmradikovarmo
  2. afinaĵoadjektivo

Formoj

singularopluralo
nominativovarmavarmaj
akuzativo (-n)varmanvarmajn

Ekzemplaj frazoj

  • Skotlando povas esti tre varma septembre. #451680
  • Ni manĝu, dum ĝi estas varma. #532455
  • Someroj estas tre varmaj en Kioto. #541902
  • La varmajn vintrojn mi ne amas. #546760

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

varm-

En aliaj lingvoj

Englishwarm
Españolcaliente
Portuguêsquente, caloroso
Françaischaud, chaleureux, fervent
Deutschwarm
Polskiciepły
Русскийтёплый
Українськатеплий
Nederlandswarm
Češtinateplý
Slovenčinateplý
Magyarmeleg
Türkçesıcak
中文热乎
日本語暖かい
Българскитопъл
Hrvatskitoplo
Slovenščinatoplo
Lietuviųšiltas
Latviešusilts
Eestisoe
Svenskavarm
Danskvarm
Íslenskaheitt
Ελληνικάζεστός
Catalàcalent
Galegoquente
Euskaraepela

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.