Esperantopedia

Vortaro · verbo

iri

iri/ˈi.ri/

Oficiala vorto (Fundamento)

iri estas esperanta vorto (verbo): Moviĝi per siaj membroj, per veturilo ks.

Signifo

  1. Moviĝi per siaj membroj, per veturilo ks
    • ĉu iri piede ?
    • li iris sur la vojo kaj ĉiam metis unu piedon antaŭ la alia

    subnocioj: kuri, marŝi, migri, paŝi, promeni, rajdi, veturi

  2. Moviĝi al iu difinita loko aŭ celo
    • kien vi iras? ‐ mi iras en la ĝardenon
    • mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo

    vidu ankaŭ: celi, direktiĝi al, pasi, turniĝi, veni, vojaĝi

  3. (io) Etendiĝi, konduki de unu loko al alia
    • mallarĝa vojeto iras de la tombejo al la ĝardeno
    • [koridoroj] iras ronde ĉirkaŭ la loĝejo ĝis la supro
  4. Funkcii per interna movo
    • [la] horloĝo […] iris bone laŭ la minuto
    • la maŝino iras per si mem [sed] necesas doni al la laboristoj okupon .
  5. Prospere aŭ malprospere progresi
    • nia afero iras malrapide kaj malfacile
    • kia grandega multo da laboroj iris ofere por tiu ĉi ideo en la daŭro de la lastaj du centjaroj

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈi.ri/
Silaboj
I·ri
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. irradikoiro
  2. ifinaĵoinfinitivo

Formoj

infinitivoiri
prezencoiras
preteritoiris
futuroiros
kondicionaloirus
volitivoiru
aktiva participo · daŭrantairanta
aktiva participo · finitairinta
aktiva participo · estontaironta

Ekzemplaj frazoj

  • Ĉu vi volas iri kun ni? #411688
  • Mi iras por preni la aŭton. #412487
  • Mi konsilas al vi iri hejmen. #425986
  • Li iris al la malsanulejo hieraŭ. #428958

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

En aliaj lingvoj

Englishgo
Españolir
Portuguêsir
Françaisaller, marcher, tourner, fonctionner
Deutschgehen, entlang führen, reichen (von..bis), verlaufen
Polskiiść
Русскийидти
Українськаходити
Nederlandsgaan
Češtinajít
Magyarmegy, jár, működik, halad
中文跞
日本語歩く
Българскивървя, ходя
Hrvatskiići
Slovenščinasprehod
Lietuviųvaikščioti
Latviešustaigāt
Eestiminna
Danskgang
Íslenskaganga
Catalàanar
Galegoir
Euskaraoinez
العربيةسير
हिन्दीचलना
বাংলাপদব্রজে ভ্রমণ
اردوچلنا

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.