Esperantopedia

Vortaro · substantivo

diraĵo

diraĵo/diˈra.ʒo/

Oficiala radiko dir- (Fundamento, 1905)

diraĵo estas esperanta vorto (substantivo): Tio, kio estas dirata.

Signifo

  1. Tio, kio estas dirata; diro
    • nenio estas pli trompa, – rediris Ilu-ittia, – ol ampleksa diraĵo, pretendanta la racion kiel patrinon
    • mi bedaŭras, ke en via diraĵo estas tiom da ‚eble‘, mi ŝatus pruvi la aferon

    vidu ankaŭ: eldiro, esprimo, parolo

  2. Dirmaniero
    • nu bone! – mi diris, imitante la kutiman diraĵon de mia patrino
    • Betoveno laŭdegis sian antaŭulon per la diraĵo: „Lia nomo ne estu Bach (‚rivereto‘ en la germana lingvo), sed maro!“

    sinonimoj: esprimo, parolturno vidu ankaŭ: citaĵo, frazo, idiomaĵo, proverbo, sentenco

  3. Onidiro
    • iamaniere naskiĝis diraĵo, ke Kristoforo estas la patro de la knabo
    • povas esti, ke la tuta afero estas nura diraĵo

    vidu ankaŭ: famo, klaĉaĵo

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/diˈra.ʒo/
Silaboj
di·RA·ĵo

Vortfarado

  1. dirradikodiro
  2. aĵsufiksokonkreta afero
  3. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativodiraĵodiraĵoj
akuzativo (-n)diraĵondiraĵojn

Ekzemplaj frazoj

  • Lia konduto konfliktas kun liaj diraĵoj. #505645
  • Oniaj diraĵoj ŝanĝiĝas dum la tempo. #547592
  • Kiu ne konas tiel vulgaran diraĵon? #552460
  • Lia diraĵo baziĝis sur la fakto. #2040049

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

dir-

En aliaj lingvoj

DeutschGesagtes, Ausspruch, Aussage, Ausdruck
Bahasa Indonesiakata, perkataan, firman, pernyataan
Беларускаявыказваньне, слова, вымова, манэра гаварыць

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.