Vortaro · substantivo
diraĵo
diraĵo/diˈra.ʒo/
Oficiala radiko dir- (Fundamento, 1905)
diraĵo estas esperanta vorto (substantivo): Tio, kio estas dirata.
Signifo
- Tio, kio estas dirata; diro
- nenio estas pli trompa, – rediris Ilu-ittia, – ol ampleksa diraĵo, pretendanta la racion kiel patrinon
- mi bedaŭras, ke en via diraĵo estas tiom da ‚eble‘, mi ŝatus pruvi la aferon
- Dirmaniero
- nu bone! – mi diris, imitante la kutiman diraĵon de mia patrino
- Betoveno laŭdegis sian antaŭulon per la diraĵo: „Lia nomo ne estu Bach (‚rivereto‘ en la germana lingvo), sed maro!“
sinonimoj: esprimo, parolturno vidu ankaŭ: citaĵo, frazo, idiomaĵo, proverbo, sentenco
- Onidiro
- iamaniere naskiĝis diraĵo, ke Kristoforo estas la patro de la knabo
- povas esti, ke la tuta afero estas nura diraĵo
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /diˈra.ʒo/
- Silaboj
- di·RA·ĵo
Vortfarado
- dirradikodiro
- aĵsufiksokonkreta afero
- ofinaĵosubstantivo
Formoj
| singularo | pluralo | |
|---|---|---|
| nominativo | diraĵo | diraĵoj |
| akuzativo (-n) | diraĵon | diraĵojn |
Ekzemplaj frazoj
- Lia konduto konfliktas kun liaj diraĵoj. #505645
- Oniaj diraĵoj ŝanĝiĝas dum la tempo. #547592
- Kiu ne konas tiel vulgaran diraĵon? #552460
- Lia diraĵo baziĝis sur la fakto. #2040049
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
Parencaj vortoj
dir-
- -o -i
- -aĵ- konkreta afero
diraĵo
- -ind- inda
- -ig- kaŭzi, igi
- -ad- daŭra ago
- -ist- profesiulo, adepto
- -ebl- povas esti …ata
- dis- disen, en ĉiujn direktojn
- re- denove, reen
- kunmetaĵoj
aldiri antaŭdiri antaŭdiro eldiri eldiro ĝustadire kontraŭdiri kontraŭdiro kvazaŭdiri duondiri laŭdire onidire memdire transdiri onidiro verdire
En aliaj lingvoj
| Deutsch | Gesagtes, Ausspruch, Aussage, Ausdruck |
|---|---|
| Bahasa Indonesia | kata, perkataan, firman, pernyataan |
| Беларуская | выказваньне, слова, вымова, манэра гаварыць |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.